Al marbordo

Esperanto tendaro en Kijivo estas aldona tenduma projekto por esperantistoj, ŝatantaj ripozi en naturaj kondiĉoj kaj etosumi en amika ĉirkaŭo. Dum la Nigra maro estas ankoraŭ malvarma, estas ebleco komenci someron per ripozo apud rivero Dnipro en la vera koro de Ukrainio -- ties ĉef-urbo. Se vi amas necivilan someran ripozon en ĉirkaŭo de samideanoj, do la evento estas precize por vi!

Somere, en la komenco de varmega ripoz-sezono ni povas organizi tute senpagan aranĝon por esperantistoj, kiuj ŝatas ripozi en propraj tendoj kaj simple ĝui la vivon.

Diference de aliaj konataj E-eventoj, neniu deva kotizo estas antaŭvidita.

Por havi plenvaloran ripozon al partoprenontoj necesas havi:

  1. Minimume parolan nivelon de internacia lingvo Esperanto

  2. Tendon taŭgan por si mem aŭ por grupo, kiun li/ŝi veturigos

  3. Turistan tapiŝon kaj

  4. Turistan dorman sakon.

Ni priparolas la eventon en

FB

Demandi pri detaloj ankaŭ eblas laŭ adreso: tourmaestro79@gmail.com

Manko de iu el menciitaj aĵoj rezultos en personaj elspezoj, rilataj al aĉeto (luigo) de la aĵoj aŭ uzado de traduka servo (inter esperantistoj troviĝos dezirantoj lukri monon por plenumado de traduk-laboro).

En 2019 jaro la evento okazos inter la 10 kaj la 16 de junio. La tendarejo estas belega natura loko kun vido de Dnipro kaj troveblas en okcidenta parto de insulo Truĥaniv. De la fervoja stacidomo havu interesan promenadon en la centro de Kijiv tra la sekvaj stratoj: Simona Petljury, bulvardo Ŝevĉenko, Ĥreŝĉatyk, Eŭropa placo, Ĥreŝĉatyj parko, tra kiu vi malsupreniros al piedira ponto kaj krucas Dnipron por atingi insulon de Truĥaniv. Atinginte insulon, turnu de la ponto maldekstren kaj promenu kiel-eble proksime al la rivero ĝis kiam vi aperos kontraŭ rivera terminalo. De ĉi-tie komencas preskaŭ 400-metra teritorio de nia tendumado. (Ne deziras piediri multe?)

(Maldekstre: la tendarejo kaj atingo de la stacidomo)

(Dekstre: La tendarejo. Musklaku por pligrandigi).

Al marbordo