Al marbordo

Esperanto tendaro en Odeso vicafoje donos pozitivajn impresojn kaj neforgeseblan semajnon apud la Nigra maro en belega ripoz-zono de nia urbo. Se vi amas necivilan someran ripozon en ĉirkaŭo de samideanoj, do la evento estas precize por vi!

Somere, en la mezo de varmega ripoz-sezono ni povas organizi tute senpagan aranĝon por esperantistoj, kiuj ŝatas ripozi en propraj tendoj kaj simple ĝui la vivon.

Do, diference de aliaj konataj E-eventoj, neniu deva kotizo estas antaŭvidita.

Por havi plenvaloran ripozon al partoprenontoj necesas havi:

  1. Minimume parolan nivelon de internacia lingvo Esperanto

  2. Tendon taŭgan por si mem aŭ por grupo, kiun li/ŝi veturigos

  3. Turistan tapiŝon kaj

  4. Turistan dorman sakon.

Ni priparolas la eventon en

FB

Demandi pri detaloj ankaŭ eblas laŭ adreso: tourmaestro79@gmail.com

Manko de iu el menciitaj aĵoj rezultos en personaj elspezoj, rilataj al aĉeto (luigo) de la aĵoj aŭ uzado de traduka servo (inter esperantistoj troviĝos dezirantoj lukri monon por plenumado de traduk-laboro).

En 2021 jaro la evento okazos inter la 3 kaj la 10 de aŭgusto. La tendarejo estas belega natura loko kun perspektiva vido de la Nigra maro kaj troveblas en suda ripoza distrikto de Odeso, nomita Granda Fontano, aŭ Velikij Fontan. Por atingi la ejon flanke de la fervoja stacidomo troveblas placo Kulikove Pole kaj haltejo de tramo # 17. Per la tramo veturu ĝis finhaltejo “la 11 stacio de Granda Fontano”.  Ankaŭ uzeblas de placo Kulikove pole buseto # 185, per kiu eblas veturi ĝis strato Kostandi (anticipe mendu la halton “Kostandi” al stiristo).

(Maldekstre: atingo per tramoj (ruĝa linio) kaj busetoj (flava linio). Musklaku por pligrandigi.

(Dekstre: Piedirado post eliro de tramoj (ruĝa linio) kaj busetoj (flava linio).

Al marbordo